(Junio 2001)

ĝoja rano

Bonvenon al
Barnens Ö

Ĉu vi dum la lastaj pluraj jaroj sentis, ke viaj someroj ŝajnas iel nekompletaj? Ke la aŭtuno brutale surprizas vin, antaŭ ol vi estas vere preta? Neniu mirindaĵo – mankis al vi la sola aŭtentika somerkulmino. Mankis al vi la somerfina renkontiĝo en Barnens Ö!

La tradicio daŭris dum naŭ jaroj, inter 1983 kaj 1992. Pluraj el ni revenis ĉiun jaron – por kune en amika kompanio ĝui la arbaron, la maron, la saŭnadon kaj noktan banadon, la ĉefajran babiladon, la berplukadon...

Nun la ŝanco finfine prezentiĝas denove!

Ĉiujn detalojn vi trovos sur aparta retpaĝo.


 

(Junio 2001)

Kunveno ĉe Bettan

La lasta Ranetkunveno antaŭ la somero okazos sabaton la 9-an de Junio je 15h00 ĉe Bettan kaj Mats Gröning (tel 08-778 21 26). Ilia adreso estas Vasavägen 22 A en Tumba. Jen kiel atingi:

Iru unue per loka trajno al Tumba. De tie sekvu Grödingevägen ĝis la fino. Iru dekstren laŭ Högbrinksvägen (en direkto al Folkets Hus). Sekvu la kurbiĝon al Kyrkvärdsvägen (maldekstren), kaj eniru la unuan straton, Vasavägen, dekstren. La domo situas ĉe la dekstra flanko, tamen ne tuj ĉe la strato, sed sur la ”monteto” (notu la numeron 22 A). Unue vi vidos duoblan autoŝedon, eniru tie. La domo situas ĉe la dekstra flanko post proksimume 50 metroj. Eblas ankaŭ veturi per buso 715 de Tumba al la dua haltejo laŭ Högbrinksvägen. De tie kiel supre.

Bettan kaj Mats preparos salaton kaj disponigos kradrostilon. Do kunportu viajn preferatajn frandaĵojn por kradrosti!


 

(Junio 2001)

Postnupta pikniko

Vendredon la 22-an de Junio PerOla Axelsson kaj Lis Maria Johansson fariĝos geedzoj. Ĉiuj ranetoj estos bonvenaj festi tiun ĝojan tagon kune kun ili dum pikniko sur Gärdet, proksime al Kaknästornet. Detalojn donos PerOla pere de tel 08-604 74 32.