Tie ĉi akumuliĝos iom post iom dokumentoj, kuriozaĵoj kaj ĉiaj memorindaĵoj kunligitaj al la historio (ĉu antikva aŭ pli ĵusa) de La Ranetoj.
La unua oferto estas la plena teksto de la plej unua Kvako, aperinta frusomere de 1981, kiam La Ranetoj ĵus komencis aktivi.
Rigardinda estas ankaŭ la prezento de niaj muzikaj ranetoj. (Atentu, ke la paĝo entenas plurajn iom pezajn bildojn. La atendo tamen valoras!)
Se vi interesiĝas pli specife pri la rokbando Persone, jen legeblas la Persone-artikolo de Kajsa Larsson, aperinta en la revuo Literatura Foiro aŭguste 1990. Kvankam ne plu tre aktuala, ĝi bonege resumas la ĝistiaman historion.