[rokantaj ranoj]

La Ranetoj:
Jam pli aĝaj, sed neniam plenkreskaj...

La plena nomo de la societo estas ”La Ranetoj, La Esperantojunulara societo de Stockholm”. Ĝuste pri tio temis en 1981, kiam la klubo fondiĝis.

Pro diversaj cirkonstancoj troviĝis tiam kreskanta aro de stokholmaj gejunuloj, kiuj deziris vivi aktivan Esperanto-vivon kaj havi por tio hejman bazon en formo de klubo. Por tio la jam ekzistantaj stokholmaj kluboj estis multe tro inertaj. Tial ekestis La Ranetoj – klubo, amikaro, malferma kontaktejo, universitato de aktiva esperantismo kaj konstante funkcianta forcejo de ideoj kaj iniciatoj. Tia ĝi restas, kvankam neniu plu pretendas, ke la societo daŭre reprezentus la plej junan generacion de hodiaŭaj svediaj Esperanto-aktivuloj.

Dum sia ĝis nun preskau 20-jara ekzisto, La Ranetoj ne nur ofertis stimulan medion por siaj propraj membroj, sed en plej diversaj manieroj lasis sian stampon ankaŭ sur la ĉirkaŭan mondon. El la ranetaj vicoj la junulara Esperanto-movado de Svedio ĉerpis multajn el siaj ĉefaj motoroj. Al la varbado de novaj esperantistoj la societo kontribuis inter alie per kursoj kaj eldonado de pluraj informiloj kaj gravaj lerniloj en la sveda. Aparte grava prioritato por La Ranetoj tamen ĉiam estis la interna kvalitaltigo de la Esperanto-movado mem, kaj al tio la societo kontribuis inter alie per konstanta aranĝado de someraj junularaj renkontiĝoj en la stokholma regiono (en Barnens Ö kaj en Roza Monto), kaj precipe per la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) – aranĝo kiun iniciatis kaj la tri unuajn fojojn realigis La Ranetoj, kaj kiu poste fariĝis nemalhavebla kaj internacie vartata institucio. [Informoj pri KEF 2000]

Ne do devus esti surprizo, ke en La Ranetoj hejmas momente ne malpli ol tri el la plej gravaj ensembloj de esperanta muziko en la lasta jardeko: la rokbandoj Persone, Amplifiki kaj la dueto Ĵomart kaj Nataŝa. [Legu pli pri niaj muzikistoj]

Pri ĉio ĉi iom post iom aperos pli detalaj informoj sur la paĝoj de la jena retejo. Revenu ofte!


 

Praktikaĵoj:

Adreso: La Ranetoj neniam havis konstantan kunvenejon aŭ oficejon. La societo estas kontaktebla pere de la retredaktoro, aŭ poŝte je la adreso:

La Ranetoj
p/a Fritzon
Lilla Sällskapets väg 66, 2 tr
SE-127 61 Skärholmen

Pagoj: La poŝtĝira konto de La Ranetoj estas 8 88 02 – 4.

Kotizo: La membrokotizo estas aktuale 50 SEK por jaro.

Kunvenoj: La kunvenoj okazas en familiara etoso hejme de membroj. Gastoj aprezantaj viglan esperantan konversacion estas ĉiam bonvenaj! La lokoj de okazontaj kunvenoj estas anoncataj en la aktuala Kvako.