Reen al Traduku 1 ------- Reen al la cxefmenuo

Solvopropono de Traduku 1

Oblikva streko (/) apartigas du aux pliajn alternativajn tradukojn de iu esprimo aux frazo. Krampoj, kiel en "lernejestr[in]o", indikas eblan sed ne devigan aldonon. La interkrampaj ciferoj referencas al la aldonaj komentoj.
- Io estas fundamente erara/misa, kiam la infanoj devas endome, klascxambre(1) lerni por la vivo ekstera, okazanta trans la lernejaj fenestroj(2). Tion la infanoj neniam rigardos kiel naturan / Tion la infanoj povas rigardi nur kiel ion nenaturan / Al la infanoj tio devas nepre doni impreson de io nenatura(3). Tion diras Susan Humphries (Suzan Hamfriz)(4), fame konata(5) lernejestr[in]o(6) el suda Anglio, sidante en lerneja mangxejo en la nordsveda urbo Kiruna(7). La personaro de la lernejo Bergaskolan jxus regalis sxin per frandajxoj de la provinco Norda Botnio. Sxi montras eksteren, al la negxokovrita lerneja korto, kie la infanoj kaj kelkaj instruistoj konstruis grotojn, kastelojn, auxtojn, sledetojn, lanternojn kaj alion/ktp. el tiu [cxi] mirinda/sorcxa materialo, kiu cxiujare tute senkoste falas el la cxielo dum sep el la dek lernejaj monatoj(8) [de la jaro]. Vintre tiu cxi lerneja korto estas mirinda ludejo(9), kie la infanoj povas libere esprimi sian krean gxojon kaj kontentigi sian movigxemon / bezonon de movigxemo. Somere gxi estas tute alia: ventoplena asfalta korto kun kelkaj futbalaj/piedpilkadaj(10) golejoj, flagstango, kelkaj/kelke da tabloj kaj benkoj.

Reen al Traduku 1 ------- Reen al la cxefmenuo

Notoj:

1. "... när barnen ska sitta här inne, i klassrummet, och..." En la sveda estas tre nature esti konkreta en tia cxi maniero: "sitta och plugga", "stå och hänga", "gå omkring och sura". Oni tamen atentu pri tiaj esprimoj en Esperanto. La parolanto momente ne trovigxas en iu klascxambro, sed parolas gxenerale. La esenca afero ne estas, cxu la infanoj kutime sidas aux staras, sed la fakto de enfermiteco. La adverboj donas bonan esperantan stilon. [Reen]
2. "... lära sig hanter livet därute..." La verbo "hantera" en tiu cxi kunteksto estas ne facile tradukebla kun la gxusta nuanco. Ja temas pri tio, ke la infanoj lernu en optimume tauxga maniero alfronti situaciojn kaj cirkonstacojn, kiujn povos prezenti la vivo. Inter la proponoj estis "regi", "manipuli", "trakti" kaj "manovri". El tiuj cxi, la unua sxajnas tro aplomba - kiu povas pretendi "regi" sian vivon? "Manipuli", figure uzata, havas nuancon fian, dum "trakti" iel metas tro da distanco inter subjekto kaj objekto. Laux ni, "manovri" tre bone kaptas la gxustan sencon, sed estante verbo netransitiva, gxi iom malfacile eniras la kuntekston. Danke ni aprobas la proponitan, genie simplan tradukon "lerni por la vivo", kiu fakte cxion diras. [Reen]
3. "Det kan barnen aldrig uppfatta som annat än konstlat." Tiu cxi frazo prezentas du malfacilajxojn: sian implikitan penson kaj la stumbligan vorton "konstlat". Cxiu provo de lauxvorta traduko (simila al "Tion la infanoj neniam povos rigardi alie ol kiel nenaturan") sonas stranga, almenaux en niaj oreloj. Pli rekta esprimmaniero sxajnas preferinda. La sveda vorto "konstlad" havas plurajn signifojn, kaj kelkaj tradukantoj lasis sin misgvidi de la pli kutimaj sencoj "afektita" respektive "artefarita", kiuj tamen ne tauxgas en tiu cxi kunteksto, kie "nenatura" estas la sola ebla traduko. Notu, ke "afekti" havas la tute specialan sencon de nesincera kondutmaniero kaj do uzeblas nur pri homoj. [Reen]
4. Estas rekomendinde sekvi la kutimon de Monato interkrampe doni (proksimuman, prefere "esperantecan") indikon pri la elparolo de malfacilaj nomoj kaj nacilingvajxoj. [Reen]
5. "... smått legendarisk" Traduko uzanta la vorton "legenda" riskas plene konfuzi tiun leganton, kiu kontrolas la signifon en sia esperanta vortaro. "Konata", "renoma" aux "fama" estas korektaj, sed eble ne redonas la precizan nuancon de la sveda esprimo. Laux ni, "fame konata" (=konata per famoj, onidiroj) estas trafa traduko. (Ni do ne tute konsentas kun PIV, laux kiu "fame konata" estus nur pleonasma sinonimo de "fama" = tre konata al la publiko.) [Reen]
6. Atentu pri la vorto "rektoro"! Problema jam pro tio, ke gxia signifo varias de lando al lando, gxi absolute ne signifas "estro de elementa lernejo". [Reen]
7. Al internacia legantaro konvenas indiki, ke Kiruna estas urbo kaj ke Norda Botnio estas provinco. Se tio ne evidentigxas el la cetera kunteksto, prefere oni ie indiku ankaux ke la tuto okazas en Svedio! [Reen]
8. "... sju av skolårets tio månader" Oni iom atentu. Laux PIV, "jaro" estas periodo de iom pli ol 365 tagoj, nenio alia. Ne sxajnas rekomendinde enkonduki novan specon de "jaro", kiu konsistus el nur dek monatoj, kiel estas pri la sveda "skolår". Fakte laux zamenhofa uzo, "lernojaro" estas jaro (= 12 monatoj) pasigita dum lernado. Analoge, "studjaro" aux "lerneja jaro" estus 12 monatoj pasigitaj per studado en lernejo ("Miaj lernejaj jaroj estis miaj plej felicaj"). Sed cxiuj povas sen konfuzo kompreni, ke en Svedio dek monatoj el la dekdumonata jaro estas "lernejaj monatoj". [Reen]
9. "På vintern fungerar denna skolgård som en underbar lekplats..." La traduko "funkcias kiel" estas evitenda, cxar "funkcii" laux PIV estas uzata pri io, kio plenumadas sian intencitan celon, dum la sveda frazo ja signifas proksimume "servas kiel", do "estas uzata kiel", cxu tio estas la origine intencita uzmaniero aux ne. "Funkcii" en tiu cxi kazo estas ona ekzemplo de t.n. falsa amiko. Gxuste la plej kutimaj vortoj povas esti la plej trompaj, cxar sxajnas nenecese kontroli ilian uzon en vortaro. [Reen]
10. "Piedpilko" = speco de pilko. "Futbalo/piedpilkado" = speco de ludo. Multaj uzas "piedpilko" por nomi la ludon (ankaux PIV...), sed tio estas facile evitebla nelogikajxo. [Reen]