Traduku!

Serio de esperantaj tradukekzercoj por svedlingvanoj kun notoj kaj komentoj.

Redaktata de Per Aarne Fritzon kaj Bertilo Wennergren


Enkonduko

En tiuj cxi TTT-pagxoj aperos eroj el Traduku!, regula rubriko de la gazeto La Espero (organo de la Sveda Esperanto-Federacio) ekde gxia numero 2 1993. Gxian unuan aperon akompanis la suba enkonduko:

Rubriko por lingvaj defioj

Cxu vi estas tia esperantisto, kiu ne volas stagni je certa nivelo de lingvoscio, sed volonte strecxas viajn fortojn por progresi al cxiam pli alta grado de lingvorego? Cxu vi sentas plezuron sercxante la gxustan vorton, la trafan esprimon? Do, jen nova rubriko gxuste por vi!

La ideo - kiun ni cetere sxuldas al la leginda gazeto-kolego Esperanta Finnlando - estas simpla: En cxiu numero aperos mallonga teksto en la sveda, kaj via tasko estas traduki gxin en lauxeble bonan Esperanton. Vian tradukon vi sendos al La Espero, kaj en la sekva numero la redaktantoj de la rubriko (Per Aarne Fritzon kaj Bertilo Wennergren) komparos kaj diskutos la diversajn proponojn kaj provos surbaze de ili kunmeti lauxeble plej bonan tradukon de la tuta teksto. Notu, ke ne temas pri ia konkurso! Unuopaj nomoj ne estos menciitaj. La ideo estas kune esplori la rimedojn de la lingvo kaj iom post iom perfektigi nian kapablon esprimi cxion en Esperanto. Do pli gravos strebi ol cxiufoje pravi...

Cetere: kial ne fari la taskon kune kun aliaj - ekz. kadre de kluba kunveno?

La tekstoj estos diverstemaj, sed versxajne ili plej ofte venos el svedaj jxurnaloj. Tio estas konscia elekto, cxar la jxurnaloj per sia enhavo spegulas cxiujn facetojn de la reala mondo. Imagu, kiom da temoj oni ankoraux neniam traktis en Esperanto! Ecx spertaj esperantistoj certe trovos, ke la tasko esperantigi tute ordinaran novajx-noticon povos prezenti neatenditajn malfacilajxojn. Aliflanke tio ankaux signifas, ke se ni konfrontas kaj sukcesas venki tiajn malfacilajxojn, ni per tio fakte konkeras novajn terenojn kaj ricxigas la lingvon. Eble rezultos solvoj kaj esprimoj, kiuj meritos lokon en venontaj vortaroj.

Por eltiri maksimuman utilon de tiuj cxi TTT-pagxoj, procedu jene: Iru al unu el la tradukekzercoj kaj finfaru gxin antaux ol rigardi la solvoproponon kaj la notojn.

Kompreneble iuj legantoj tamen preferos nur foliumi inter la taskoj kaj legi la komentojn. Ankaux tio certe ne malutilos!

Bonan sukceson deziras

PAF & BW


Al la komenco de la pagxo