(12-a de Januaro 2004)

Januaro

En la januara Kvako ni proponas ŝancon aŭdi koncerton kun Mikaelo Bronŝtejn el Rusio!


(4-a de Novembro 2003)

Novembro

En la novembra Kvako ni invitas al ne malpli ol ankoraŭ su sinsekvaj ranetokunvenoj en Bredäng.


(7-a de Oktobro 2003)

Oktobro

En la oktobra Kvako vin atingos inter la unuaj skua novaĵo de la proksima estonteco ...


(9-a de Septembro 2003)

Denove en la reto...

Per la septembra Kvako via favorata amaskomunikilo finfine reaperas en reta formo. La du antaŭaj numeroj daŭre restas enretigotaj iam. Bonvolu pardoni la prokraston! Dume legu la ekscitajn novaĵojn de la plej freŝa numero!


(6-a de Februaro 2003)

La Kvako reklamas

En la februara Kvako la redaktoro tute memcentrisme rekomendas du aferojn, kiujn li mem trovas bonegaj.


(7-a de Januaro 2003)

Kunveno en Hökarängen

La januara Kvako invitas al kunveno ĉe PerOla en Hökarängen.


(6-a de Novembro 2002)

Kunvenoj en Järna kaj Bredäng

La novembra Kvako informas pri la novembra kaj decembra kunvenoj.


(10-a de Septembro 2002)

Aŭtuno komenciĝas

La septembra Kvako inaŭguras la aŭtunan kunvensezonon per anoncoj pri la du venontaj ranetkunvenoj.


(5-a de Majo 2002)

Maja Kvako

La maja Kvako invitas al tute speciala aranĝo - literatura promeno tra centra Stokholmo gvidata de la konata Esperanto-aŭtoro kaj tradukanto Sten Johansson!


(5-a de Marto 2002)

Februara Kvako

La marta Kvako, tutsimple.


(5-a de Februaro 2002)

Februara Kvako

La februara Kvako invitas - por la lasta fojo - al Ranetkunveno ĉe Lena kaj Per Aarne en Västertorp...


(1-a de Februaro 2002)

Unikodiĝo, finfine!

Ĉar la Kvako-redaktoro mem finfine povas legi korektajn esperantajn literojn eĉ per makintosha retlegilo, la jenaj paĝoj ekde hodiaŭ estos redaktataj laŭ la unikoda normo. Se tio tamen kaŭzos iajn problemojn al iu, bonvolu elekti vian preferatan surogaton el la apuda menuo.


(7-a de Novembro 2001)

Kvako n-ro 91

La novembra Kvako tutsimple prezentas la lokojn de la tri sekvaj ranetkunvenoj.

[Ĉu vi cetere demandas vin, kie troveblas la enhavo de Kva! Kvak! n-ro 90, do la oktobra numero de 2001? Nu, ĝi enretiĝos poste...]


(6-a de Septembro 2001)

Kvako n-ro 89

La Septembra Kvako enkondukas novan sezonon de regulaj Ranetkunvenoj.


(26-a de Julio 2001)

Kvako n-ro 88

La junia Kvako aperis ĝustatempe komence de Junio en papera versio, sed ĉi-tiu reteja versio aperas nur pli ol monaton tro malfrue. (La redaktora senkulpigo prezentiĝas sur aparta paĝo.) Ĝi tamen eniru pro kompleteco kaj pro siaj daŭre aktualaj informoj pri la okazonta jubilea renkontiĝo en Barnens ö!


 

(10-a de Majo 2001)

Kvako n-ro 87

La maja Kvako enhavas novaĵojn kaj ĝojigajn, kaj ŝokajn. Ankaŭ la adresaro enhavas kelkajn novaĵojn.


 

(2-a de Aprilo 2001)

Kvako n-ro 86

La aprila Kvako informas pri kunveno ĉe Anneli Hovberger en Gärdet. Kaj ĝi ankaŭ atentigas pri la fakto, ke pasis jam 20 jaroj post la fondiĝo de nia societo...


 

(Komence de Marto 2001)

Kvako n-ro 85

Ankaŭ la marta Kvako fariĝis tre hasta afero. Bonŝance tamen lastminute aranĝiĝis kunvenloko por la marta kunveno...


 

(7-a de Februaro 2001)

Kvako n-ro 84

La februara Kvako estas tre konciza. Ĝi tamen adekvate informas pri kunveno ĉe Bertilo, do rara regalo.


 

(9-a de Januaro 2001)

Kvako n-ro 83

La januara Kvako evidentiĝas, ke Tumba denove ludos rolon en la raneta universo. Nun ankaŭ eblas kompari la rezultojn de la kegloluda turniro ludita dum la Finna invado en Decembro!


 

(6-a de Decembro 2000)

Kvako n-ro 82

En la decembra Kvako vi trovos ĉion, kion vi bezonos scii pri la t.n. Finna invado...


 

(8-a de Novembro 2000)

Kvako n-ro 81

El la novembra Kvako evidentiĝas inter alie, ke ni munvenos en Järna kaj ke nin decembre vizitos gastoj el Finnlando.


 

(11-a de Oktobro 2000)

Kvako n-ro 80

Ne multo en la oktobra Kvako, sed almenaŭ informo pri la ĉi-monata kunveno ĉe Ĵomart kaj Nataŝa.


 

(7-a de Septembro 2000)

Kvako n-ro 79

La gazetara konkurenco en Stokholmo estas akrega. Sed via favorata amaskomunikilo ne lasas sin timigi!


 

(7-a de Junio 2000)

Kvako n-ro 78

Jen la junia Kvako, la lasta antaŭ la somera paŭzo.


 

(10-a de Majo 2000)

Kvako n-ro 77

Jen la maja Kvako. Notu, ke ĝi enhavas informojn, kiuj ne sukcesis atingi la paperan Kvakon antaŭ ol ĝi distribuiĝis.


 

(3-a de Aprilo 2000)

Kvako n-ro 76

Jen la aprila Kvako.


 

(19-a de Marto 2000)

Kvakoj n-roj 74 kaj 75

Pro diversaj kialoj, tiuj ĉi numeroj fariĝis tre rudimentaj kaj distribuiĝis nur lastminute en la papera versio por informi pri la tuj okazontaj kunvenoj. La enretigo prokrastiĝis ĝis nun. La informoj jam malaktualas, sed pro kompleteco, jen do la februara kaj la marta Kvakoj.


 

(8-a de Decembro 1999)

Kvako n-ro 73

Eble vi vomos legante tion ĉi, sed ne eblas nei la fakton: la decembra Kvako estas la lasta de la jarmilo! (Kaj la unua de la sekva...)


 

(8-a de Novembro 1999)

Kvako n-ro 72

La novembra Kvako estas eksterordinare konciza...


 

(6-a de Oktobro 1999)

Kvako n-ro 71

La oktobra Kvako inter alie proponas du bonegajn kialojn iri al Finnlando dum la proksima jaro...


 

(7-a de Septembro 1999)

Kvako n-ro 70

La septembra Kvako. La organizantoj de la Finnlanda KEF en 2000 invitas nin formi teatran trupon kaj prezentiĝi dum la festivalo! Ĉu ni akceptos?


 

(1-a de Junio 1999)

Kvako n-ro 69

Por la lasta antaŭsomera Ranetkunveno, Kajsa Larsson invitas nin al semajnfino en la kamparo! Legu ĉiujn detalojn en la junia Kvako.


 

(8-a de Aprilo 1999)

Kvako n-ro 68

En la 30-aj jaroj aktivegis en Budapeŝto la revuo, eldonejo ktp. Literatura Mondo. Periodo, kiam Esperanto ŝajne efektive ne konis limojn... Unu el iliaj eldonaĵoj estis libro konsistanta el taglibrecaj notoj faritaj de la brita dentoteknikisto kaj esperanta beletristo K.R.C. Sturmer (ankaŭ verkanta sub la pseŭdonimo Kennelm Robinson). La aprila Kvako represas du specimenojn de tiuj minieseetoj, kiuj en sia senpretendeco povus servi kiel inspiro al ni ĉiuj mem kroniki niajn brilajn pensojn kaj ideojn en notlibro - kaj en Esperanto, nature.


 

(23-a de Marto 1999)

Ŝanĝoj en la adresaro

Homoj translokiĝas, ŝanĝas nomojn, laborlokojn kaj retadresojn. Ĉio ĉi kompreneble respeguliĝu en nia adresaro.


 

(9-a de Marto 1999)

Kvako n-ro 67

La marta Kvako ne estas tre ampleksa, sed ĝi ja informas pri la loko kaj dato de la marta Ranetkunveno. Ĝi ankaŭ represas mucidan ŝercon, kiun iuj eble ne jam aŭdis...


 

(12-a de Novembro 1998)

Kvako n-ro 66

La novembra Kvako kun kontento notas, ke bravaj ranetoj torente proponis sin gastigi venontajn kunvenojn post la pasintmonata pledo. Ĝi ankaŭ atentigas pri tio, ke la Kvako nun aperadis dum ne malpli ol dek jaroj seninterrompe!


 

(6-a de Oktobro 1998)

Kvako n-ro 65

La oktobra Kvako instigas al pli energia sinproponado, kiam temas pri gastigado de ranetkunvenoj... Ankaŭ la paĝopri muzikaj ranetoj estas iom ĝisdatigita.


 

(8-a de Septembro 1998)

Kvako n-ro 64 kaj novaj adresoj

La septembra Kvako inaŭguras la aŭtunon. Notu ankaŭ, ke sufiĉa multo ŝanĝiĝis en nia adresaro


 

(9-a de Junio 1998)

Kvako n-ro 63

La juniaKvako...


 

(4-a de Majo 1998)

Finfine enmetita ankaŭ
la marta komikso!

En la papera Kvako ĝi aperis jam marte - nome la dua el la dubildstrioj, kiujn nia gotenburga amiko Martin Weichert bonvolis alsendi por nia ĝuo. Sed pro diversaj kialoj ĝia apero ĉi tie en nia retejo ne efektiviĝis antaŭ ol nur nun...

Jen tamen finfine (kaj tute orwell-ece postgreftita sur la ĝustan Kvako-numeron):
La dua originala Kvako-komikso de Martin Weichert.

[Kaptu cetere la okazon kaj faru reviziton al ankaŭ launua el liaj Kvako-komiksoj.]

Martin ankaŭ sciigis, ke la ";iom banala"; titolo de lia bildstriaĵo estas Gogo, la testudo, kaj liaj amikoj, sed ke li serĉas "plifrapan"; titolon cele al planata libroforma eldono.


 

(4-a de Majo 1998)

Kvako n-ro 62

Tre rudimenta enahave, sed tamen: La maja Kvako...


 

(11-a de Aprilo 1998)

Kvako n-ro 61

Nekredeble haste kompilita aprilaKvako...


 

(10-a de Marto 1998)

Kvako n-ro 60 kaj artikolo pri Persone

Ne malpli ol du novaĵoj hodiaŭ! Unuavice la martaKvako. Due la epokfara artikolopri Persone, kiun siatempe reserĉis kaj verkis nia kara kunranetinoKajsa.


 

(5-a de Januaro 1998)

Kvako n-ro 59

Jen la januaraKvako.


 

(5-a de Novembro 1997)

Kvako n-ro 58

Jen la novembraKvako.


 

(8-a de Oktobro 1997)

Kvako n-ro 57

Jen la oktobraKvako. [Kaj jen la senkadra Kvako.]. Krome aktualiĝis la adresaro.[Senkadra adresaro.]


 

(3-a de Aŭgusto 1997)

Kvako n-ro 56

Komenciĝos la aŭtuna sezono, kaj tial aperis ankaŭ la aŭgustaKvako. [Kaj jen la senkadra Kvako.]


 

(22-a de Julio 1997)

Nova trezorero

Jen bela aldono al la Trezorejo: Glora paĝo dediĉita al la muzikistoj inter La Ranetoj. Atentu, ke la muziko-paĝo entenas sufiĉe multe da grafikaĵoj kaj do eble estas iom malrapide aperanta. Espereble vi tamen trovos, ke valoris la atendon!


 

(2-a de Julio 1997)


Adresaro instalita

Finfine io vere utila - aktuala kaj plena adresarode La Ranetoj, ĉiam konsultebla per via retkonekto!

[Senkadruloj preferos iri al la jena adresaro.]


 

(13-a de Junio 1997)

La pra-Kvako retlegebla

La plej unua Kvako, aperinta kiam La Ranetoj aĝis nur kelkajn monatojn. Kiom da fizikaj, paperaj ekzempleroj ankoraŭ ekzistas de tiu ĉi netakseble grava historia dokumento? Bonŝance travivis almenaŭ unu, kaj ekde nun ĝia enhavo estas oportune konsultebla de ĉiu esperantologo kaj identec-konscia raneto. Iru al Kvakon-ro 1 kaj ĝuu iom da nostalgio. (Nur svedlingve tamen. Ni bedaŭras.)

[Senkadruloj: iru al Kvako n-ro 1, aŭ unueal la enkonduka komentario.]

Se vi ne havas tempon legi ĉion, do studu almenaŭ la proponon de sistemo por interna pertelefona informado. Kono de ĝi estas parto de minimuma ranet-klereco. (Kaj ne, ĝi neniam aplikiĝis.)


 

(10-a de Junio 1997)

Staranta, sed ja ankoraŭ ne kompleta...

Certe vi ĝemas legante ke "la jenaj paĝoj estas daŭre konstruataj, revenu poste";, sed jen la faktoj. Ĉar mi nepre volis pretigi ion por koincidi kun la apero de la junia Kvako, mi prioritatis la starigon de rudimenta strukturo kaj la enmeton de la plej bazaj informoj.

Sed kredu min, gesinjoroj: La promesita represo de la plej unua Kvakovenos tre baldaŭ. Same ekaperos pliaj bildoj kaj laŭplane eĉ sonoj,kaj krome certe ne mankos legaĵoj plej diversaj. Kaj nature ankaŭ troviĝos utila adresaro de homoj diversmaniere ligitaj al La Ranetoj.

Konsciu, ke la retejo tutcerte ne trovis ankoraŭ la definitivan formon eĉ rilate sian ĝeneralan aspekton. Laŭ la takto, per kio akumuliĝos spertoj (kaj viaj sugestoj!), estos elprovataj diversaj manieroj plibonigi ĝian funkcion. (Unu ideo estas ekz. je unua konvena okazo instali la genian esperanto-literan ";ĥameleonon";, kiun Bertilo kreis por siaj PMEG-paĝoj.)

Kiel ĉiam pri la papera Kvako, mi ja nature admonegas ĉiujn kunlaboremulojn ne heziti. Sendu bildojn, verku tekstojn, atentigu pri utilaj aŭ amuzaj ligoj al aliaj retejoj - ĉio estos bonvena!

- Per Aarne