(Bonvolu noti, ke temas pri provizorajxoj, cxiurilate. Ni ekzemple ankoraux ne inkludis la dedicxan poemon kaj la antauxparolon de Carroll, kiuj antauxas la versrakonton en la originalo.)
Lewis Carroll mem rakontis, ke li ekhavis la unuan ideon la 18-an de julio 1874, kiam li estis promenanta en la cxirkauxajxo de la angla urbo Guildford, kie logxis liaj fratinoj:
"Mi promenis sur monteto, sola, en hel somera tago, kiam subite venis en mian kapon verso - unu sola verso - 'Cxar la Snarko ja estis Bogxumo.' Mi ne sciis, tiam, kion tio signifas: mi ne sxias nun, kion gxi signifas; sed mi notis gxin; kaj, iom poste, la resto de la strofo venis al mi, kaj tiu verso farigxis la lasta verso de gxi: kaj tiel, iom post iom, en liberaj momentoj en la dauxro de unu aux du jaroj, la resto de la poemo kunmetis sin, kaj tio farigxis gxia lasta strofo." (1887)La unua eldono de The Hunting of the Snark aperis en 1876. Kiel pli frue liaj libroj pli Alicio, ankaux la Snarko baldaux farigxis klasikajxo de la anglalingva literaturo, gxuata de kaj infanoj (ja Carroll konceptis gxin porinfana libro) kaj plenkreskuloj. Multaj volis vidi en gxi kasxitajn signifojn. Carroll komentis:
"Mi ricevas regule gxentilajn leterojn de nekonatoj, kiuj volas scii, cxu la Snarko estas ia alegorio, aux enhavas ian kasxitan moralajxon, aux estas ia politika satiro; kaj al cxiuj tiuj demandoj mi havas nur unu respondon: 'Mi ne scias!'" (1887)Li tamen koncedis, ke lia poemo certe invitas al diversaj interpretoj. En letero al grupo de infanoj li skribis:
"Kaj kion pri la signifo de la Snarko? Mi timas, ke mi celis nur sensencajxon! Tamen, vortoj signifas pli ol ni celas esprimi, kiam ni uzas ilin: do tuta libro devus signifi multe pli ol la auxtoro intencis. Do, kiuj ajn bonaj signifoj estas troveblaj en la libro, mi volonte akceptas ilin kiel la sencon de la libro." (1896).
Carroll/Dodgson estis interesa kaj kompleksa homo. Unuflanke li estis la pruda, rigora, pedanta, ecx teda matematikisto kaj universitata funkciulo, retirigxema en siaj rilatoj kun plenkreskuloj; aliflanke li estis la fekunde fantaziplena verkisto, kies plej sxatata okupo estis interrilati kun junaj knabinoj kaj amuzi ilin per meminventitaj sxercoj, ludoj kaj enigmoj. ("Mi tre sxatas infanojn - escepte de knaboj", li diris mem.)
Multaj interesaj informoj pri kaj cxirkaux Lewis Carroll troveblas pere de la (anglalingva) Carroll-pagxo de Joel M. Birenbaum.
En TTT troveblas ankaux ne malpli ol tri esperantaj versioj de alia fama poemo lia, Jabberwocky.
Jam skribinte la suprajn aferojn, ni hazarde trovis ankaux la pagxon de usona samideano William F. Orr, kiu esperantigis cxiujn Carroll-poemojn el la Alicio-libroj; vere vizitindaj pagxoj!
Henry Holiday estis siatempe fama kiel skulptisto kaj pentristo, kaj precipe pro siaj vitraloj, kiuj vendigxis al kristanaj pregxejoj tra la tuta mondo. Carroll konatigxis kun li en 1870, kiam Holiday laboris en unu el la universitataj pregxejoj en Oxford. En 1874, Carroll notis en sian taglibron: "Se nur li scias desegni groteskajxojn, tio estus cxio, kion mi povas deziri - la gracio kaj belo de liaj bildoj certe rivalus kun Tenniel, laux mi." (John Tenniel estis alia fama kunlaboranto de Carroll, kiu pli frue ilustris ambaux librojn pri Alicio.) Oni scias, ke Carroll estis ekstreme skrupula pri cxiu detalo, kiam temis pri la aspekto de liaj libroj.
La svedan tradukon de la Snarko (aperintan en la 1950-aj jaroj) ornamis desegnajxoj de Tove Jansson, la fama kreinto de la Mumin- troloj. Sxiaj bildoj proponas tute alian interpreton de la Snarka etoso ol tiuj de Holiday. Ni bedauxras, ke ni pro kopirajtaj kialoj ne povas montri ilin cxi tie. (Tamen eble aperos iu specimeno. Revenu regule!)
Iuj eble indigne demandos al si, kial du svedoj arogas pensi sin kompetentaj traduki anglalingvan klasikajxon. Nu - ni faras tion tute senpretende, pro nura amo al la teksto, cxar ni ne povis nin reteni. Ni bone konscias, ke iuj el niaj tradukoj dauxre lamas. Estus tamen stulte nei, ke pri aliaj ni estas tute fieraj. Plej gravis tamen la nemezurebla plezuro cxiam denove reveni al tiu cxi fascina verko, gxui la lingvajxon kaj etoson de Carroll kaj foje senti kontentigxon, ke ni iel sukcesis reehxi gxin en esperanta vesto.
Cxu la laboro nun progresos pli rapide aux ne, tio montrigxos. Dume vi estas bonvena mem kontribui!
En la 1-a hanto:
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] [19] [20] [21] [22]
En la 2-a hanto:
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] [19] [20] [21]
En la 3-a hanto
La tria hanto estas jam kompleta!
En la 4-a hanto
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17]
En la 5-a hanto
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18] [19] [20] [21] [22] [23] [24] [25] [26] [27] [28] [29]
En la 6-a hanto:
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10] [11] [12] [13] [14] [15] [16] [17] [18]
En la 7-a hanto:
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9] [10]
En la 8-a hanto:
[1] [2] [3] [4] [5] [6] [7] [8] [9]
Inter alie estus amuze kunmeti lauxeble multe da Snarko-informoj sur tiujn cxi pagxojn. Do ni danke akceptus ekzemple cxiajn bibliografiajn donitajxojn pri Snarko-tradukajxoj aperintaj en via lingvo, k.s.
Kore gxisas,